Psalms 110

Psalmo de David.

1La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
2La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion:
Regu inter viaj malamikoj.
3En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
4La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos;
Vi estas pastro por ĉiam,
Laŭ la maniero de Melkicedek.
5La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
6Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj;
Li frakasos la ĉefon de granda lando.
7Li trinkos el rivero sur la vojo;
Tial li levos la kapon.
Copyright information for Esperanto